Pri mi

Mi nomiĝas Maarten van Gompel, aŭ Proycon, kiu estas mia nomo enrete. Mi loĝas kun mia koramiko en la Nederlanda urbo Eindhoveno, en la suda de la lando. Mi naskiĝis la 15a de Decembro 1982.

Verŝajne vi ŝatus havi bildon de kiu estas la aŭtoro de tiu ĉi teksto, pro tio vi malsupre trovos kelkajn fotojn de mi:

Some photos of myself Some photos of myself proycon

Mi havas multajn diversajn interesojn, kaj ĉi tiu hejmpaĝo oferas al mi platformon por disvastigi tiujn interesojn kun la mondo. Mi unue estas granda interesiĝanto de lingvoj. Mi ŝategas lerni kaj paroli multajn lingvojn. Mi parolas kompreneble la Nederlandan, la Anglan, kaj Esperanton, sed mi ankaŭ parolas la Hispanan, la Portugalan, la Germanan, la Francan, kaj la Italian. Kaj mi eĉ iomete parolas la Rusan, la Ĉinan kaj la Araban. Alia granda pasion mia estas komputila programado kaj krei retpaĝojn. Ankaŭ mi estas uzanto de Linukso kaj granda favoranto de libera kodo. En mia edukado kaj laborado, mi serĉas sintezon inter miaj interesoj por lingvoj kaj teĥnologio. Mi ankaŭ interesiĝas pri Budhismo kaj Filozofio. Krom tio, mi amas, kiel ĉiuj, muzikon, kaj mi mem ludas pianon. Vi povas legi pli pri miaj interesoj en tiu sekcio de mia hejmpaĝo, kiu bedaŭrinde ankoraŭ ne estas disponebla en Esperanto.

Ekde julio 2009, mi ne plu estas studanto. Unue, mi sukcesis fini mian studon de Artefarita Inteligenteco, en la universitato de Utrecht, kaj poŝte mi finis majstro-studon de Human Aspects of Information Technology en la universitato de Tilburg. Tiu lasta studo temas pri lingvo-teĥnologio. Mi nuntempe laboras kiel programisto en lingvo-teĥnologio en la sama universitato. Mi krome tiu ĉi paĝo, ankaŭ havas profesian paĝon pri tiu temo. Rigardu tie se vi interesiĝas.

Vi jam povis legi ke mi havas koramikon. Li nomiĝas Hans kaj ni renkontiĝis en Januaro 2001. Ekde tiu tempo mi "elŝrankiĝis" kaj publike koncedas ke mi estas samseksemulo, aŭ geja. Malsupre vi trovos kelkajn bildojn de li:

My boyfriend Hans My boyfriend Hans proycon

Hans havas sian propran hejmpaĝon, kiu temas pri ekzotisma ĝardenado en la Nederlando, tiu estas sian grandan pasion (apude mi kompreneble ;) ). Se vi volas vi povas viziti sian retpaĝaron pri palmoj kaj alia ekzotisma vegetaĵaro. Estas multe da fotoj de nia propra ĝardeno. (ĉion nur en la Nederlandan)

Ni loĝas kune en bela agrabla domo en Eindhoven:

Our house Our house proycon

Ni amas niajn multajn bestojn: ni por multe da tempo havis katon, nomata Flekje. Nuntempe ni ankoraŭ havas plurajn birdojn kaj multajn fiŝojn. Kaj eĉ tri testudojn. Tial ke montri fotojn de siaj propraj bestoj estas karakteriza funkcio de hejmpaĝo, mi nun montros fotojn de ili:

Flekje Flekje proycon
Photos of our pets Photos of our pets proycon
mail iconE-mail: proycon
mailMSN/Live Messenger:proycon
jabberJabber:proycon
googletalkGoogleTalk:proycon
skypeSkype:proycon_linux
yahooYahoo Messenger:proycon
aimAOL Instant Messenger (AIM):proycon